SONETO

(F. de Quevedo)

Ha, la vivo! Cxu respondas neniu?
Cxi-tien de l'vivinta pasinteco!
Mordis miajn tempojn Fortuno iu,
kasxas la horojn mia frenezeco.

Kiel! -cxu ne scipovigu l'pensado?-
saneco forglitis kaj agxo, kien!
Se mankas vivo, cxeestas vivado,
malfelicxo sxvebas en mi cxirkauxen.

Hieraux for, morgaux ne jam alvenis,
hodiaux preterpasxas nin senhalte:
mi'stas “estis” kaj “estos”, kaj “estas” lace.

Hodiauxe, morgauxe, hierauxe,
entute vind' kaj mortotuk'; serio
mi estas de cxeestantaj mortintoj.